„V noci jsem snil, že jsem motýlem, a teď nevím, zda jsem člověkem, který snil, že je motýlem, nebo zda jsem motýlem, kterému se zdá, že je člověkem“

La Eta Princo

Kategorie
11. Březen 2008
AL LÉON WERTH
Pardonu infanoj, ke mi dedicxis cxi tiun libron al "grandpersono". Mi havas seriozan senkulpigon: tiu grandpersono estas la plej bona amiko, kiun mi havas en la mondo. Mi havas alian senkulpigon: tiu grandpersono kapablas cxion kompreni, ecx porinfanajn librojn. Mi havas trian senkulpigon: tiu grandpersono logxas en Francio, kie li suferas pro malsato kaj malvarmo. Li ja bezonas konsolon. Se cxiuj tiuj senkulpigoj ne suficxas, mi volonte dedicxos cxi libron al la infano, kiu iam anta?e tiu grandpersono estis. Cxiuj grandpersonoj unue estis infanoj. (Sed malmultaj el ili memoras pri tio.) Mi do korektas mian dedicxon:
AL LÉON WERTH,
kiam li estis malgranda knabo.
I
IAM, kiam mi estis sesjara, mi vidis belegan bildon en iu libro pri la praarbaro, titolita "Travivitaj Rakontoj". Tiu bildo prezentis boaon, kiu glutas rabobeston. Jen kopio de la desegno:
La Eta Princo
En la libro oni diris: "La boaoj glutas sian rabajxon unuglute, senmacxe. Sekve ili ne plu povas movigxi kaj dormas dum sia sesmonata digestado."
Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en gxangalo kaj per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari mian unuan desegnon. Mian desegnon numero Unu. Jen kiel gxi estis:
La Eta Princo
Mi montris mian cxefverkon al grandpersonoj kaj ilin demandis, cxu mia desegno timigis ilin.
Ili al mi respondis: "Kial cxapelo timigus?"
Mia desegno ne prezentis cxapelon. Gxi prezentis boaon, kiu digestadas elefanton. Do, mi desegnis la enhavon de la boao, por komprenigi grandpersonoj. Ili cxiam bezonas klarigojn. Jen kiel aspektis mia desegno numero Du:
La Eta Princo
La grandpersonoj konsilis ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj a? malfermitaj a? ne, kaj prefere interesigxu pri geografio, historio, kalkularto kaj gramatiko. Kaj tiel, en mia sesjara agxo, mi rezignis grandiozan pentristan karieron. Mi senkuragxigxis pro la fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. Neniam la grandpersonoj komprenas tute per si mem kaj al la infanoj estas lacige cxiam kaj cxiam donadi al ili klarigojn.
Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn. Mi flugis iom cxie tra la mondo. Kaj mi tute konsentas, ke geografio multe utilis al mi. Mi scipovis unuavide distingi Cxinion de Arizono. Tio estas tre ta?ga, se oni vojeraris nokte.
Tiel, dum la da?ro de mia vivo, mi havis amasojn da kontaktoj kun amaso da seriozaj homoj. Mi multe vivis cxe grandpersonoj. De tre proksime mi vidadis ilin. Kaj tio malmulte plifavorigis mian opinion pri ili.
Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu sxajnis al mi iom klarvida, iam mi provis per mia desegno numero Unu, kiun mi cxiam konservis. Mi volis scii cxu tiu cxi vere estas komprenema. Sed cxiam oni respondis al mi:
"Gxi estas cxapelo."
Tiam al tiu mi parolis nek pri boaoj, nek pri praarbaroj, nek pri steloj. Mi adaptigxis al ties konprenpovo. Mi priparolis brigxon, golfludon, politikon kaj kravatojn. Kaj la grandpersono estis ja kontenta koni homon tiel konvenan.
II
Do, mi vivis sola, sen iu ajn, kun kiu mi povus vere interparoli, gxis paneo de mia motoro sur dezerto Saharo, kio okazis anta? ses jaroj. Io en la motoro rompigxis. Kaj, cxar estis kun mi nek mekanikisto nek pasagxeroj, mi min pretigis por provi tute sola sukcesigi malfacilan riparon. Temis por mi pri vivdemando. Mi havis trinkeblan akvon apena? por semajno.
La unuan vesperon mi do endormigxis sur la sablo, mil mejlojn for de kiu ajn logxigita loko. Mi ja estis multe pli izolita ol sxip-rompulo sur floso meze de oceano. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagigxe vekis min kurioza vocxeto:
"Mi petas vin... desegnu por mi sxafeton!"
"Kion?"
"Desegnu por mi sxafeton!"
Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. Mi insiste frotis miajn okulojn. Mi bone rigardis. Kaj mi vidis tute eksterordinaran hometon, kiu gravmiene rigardadis min. Jen la plej bona portreto de li, kiun mi poste sukcesis fari.
La Eta Princo
Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava ol la modelo. Sed mi ne kulpas: La grandpersonoj senkuragxigis min de pentrista karieo jam kiam mi estis sesjara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi nenion lernis desegni.
Do mi rigardis tiun aperajxon per okuloj tute rondaj pro miro. Ne forgesu, ke mi trovigxis mil mejlojn for de iu ajn logxigita loko. Nu, mia hometo sxajnis al mi nek vojerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, a? timo. Li neniel havis aspekton de infano perdita meze de dezerto, mil mejlojn for de iu ajn logxigita loko. Kiam mi fine sukcesis paroli, mi diris al li:
"Sed... kion vi faras cxi tie?"
Kaj tiam li ripetis, tute milde, kiel aferon tre gravan:
"Mi petas... desegnu por mi sxafeton!"
Kiam mistero tro impresas, oni ne kuragxas malobei. Ecx se tio sxajnas al mi absurda cxi tie, mil mejlojn for de iu ajn logxigita loko kaj en dangxero de morto, mi tamen elposxigis paperfolion kaj fontoplumon. Sed mi tiam ekmemoris ke mi lernis precipe geografion, historion, kalkularton kaj gramatikon; kaj (kun iom da malbona humoro) mi diris al la hometo, ke mi ne scias desegni. Li respondis al mi:
"Ne gravas. Desegnu por mi sxafeton!"
Cxar sxafon mi neniam desegnis, Mi refaris por li unu el la du solaj desegnoj. Kiujn mi kapablis fari: tiu de la fermita boao.
Kaj en mirego mi a?dis la hometon respondi al mi:
"Ne! Ne! Mi ne volas elefanton en boao. Boao estas tre dangxera kaj elefanto okupas tro multe da spaco. Cxe mi cxio estas tute eta. Mi bezonas sxafeton. Desegnu por mi sxafeton!"
La Eta Princo
Do, mi desegnis.
Li atente rigardis kaj poste diris:
"Ne! Tiu cxi estas jam tre malsana. Faru alian!"
Tiam mi desegnis devove:
Mia amiko cxarme ridetis kun indulgo:
La Eta Princo
Vidu mem...cxi tio estas ne sxafeto", sed virsxafo.
Gxi havas kornojn...
Do mi rekomencis desegni.
Sed, kiel la anta?aj, gxi estis rifuzita:
La Eta Princo
Tiu cxi estas tro maljuna.
Mi volas sxafeton, kiu longe vivu."
Tiam mi senpaciencigxis kaj, cxar mi volis senprokraste komnci la malmuntadon de mia motoro, mi skizacxis cxi tiun lastan desegnon.
Kaj mi jxetis tiujn cxi vortojn:
La Eta Princo
"Jen estas la kesto. La sxafeto, kiun vi volas, trovigxas interne."
Sed mi tre susprizigxis, vidante la vizagxon de mia juna kritikisto ekbrili pro gxojo:
"Gxuste tia mi volis gxin! Cxu vi kredas, ke tiu sxafeto bezonos multe da herbo?"
"Kial?"
"Tial, cxar cxe mi cxio estas tute eta..."
"Certe suficxos. Mi donis al vi tute etan sxafeton."
Li klinis sian kapeton al la desegno:
"Ne tiel etan... Ha! Gxi endormigxis..."
Kaj tiel mi konatigxis kun la eta princo.
III
Longa tempo estis al mi necesa, por kompreni, de kie li devenas. La eta princo, kiu metis al mi multajn demandojn, neniam sxajnis a?di la miajn. Estas ja vortoj hazarde diritaj, kiuj iom post iom malkovris al mi cxion.
La Eta Princo
Tiel, kiam la unuan fojon li ekvidis mian aviadilon (mi ne desegnos mian aviadilon, cxar temas pri desegnajxo tre malfacila por mi), li demandis al mi:
"Kio esta tiu cxi ajxo?"
"Tio ne estas ajxo. Tio flugas. Tio estas aviadilo. Tio estas mia flugmasxino."
Kaj mi fieris sciigi lin, ke mi flugas. Tial li ekkriis:
"Kio? Do vi falis el la cxielo?"
"Jes," mi diris modeste.
"Ha! Tio estas miriga!"
Kaj la eta princo tre gracie ekridis. Mi ekkoleris, cxar mi deziras, ke oni serioze taksu miajn malfacilajxojn. Poste li aldoni:
"Tiel do, vi anka? venas de la cxielo! De kiu planedo vi estas?"
Tuj mi ekvidis flagreton de klarigo pri la mistero de lia cxeesto, kaj mi demandis:
"Do, vi venas el alia planedo, cxu ne?"
Sed li ne respondis al mi. Li trankvile kapskuetis, rigardante mian aviadilon:
"Estas vere, ke per cxi tio oni ne povas veni de tre malproksime..."
Kaj li enprofundigxis en revado, kiu longe da?ris. Poste li elposxigis mian sxafeton kaj absorbigxis en admiradon de sia trezoreto.
Vi imagu kiom multe scivoligis min tiu aludo pri "aliaj planedoj". Mi do penis por pliinformigxi pri tio:
"De kie vi venas, etulo mia? Kie estas tiu via "cxe mi"? Kien vi volas forporti mian sxafeton?"
Post pormedita silento li respondis:
"La kesto, kiun vi donis al mi, ege ta?gas, cxar dumnokte gxi farigxos gxia dometo."
"Kompreneble. Kaj, se vi estos afabla, mi donos al vi anka? sxnuron por alligi gxin dumnokte. Kaj fosteton."
Tiu propono sxajne sxokis la etan princon:
"Gxin alligi? Kia stranga ideo!"
"Sed, se vi ne alligos gxin, gxi iros cxien ajn kaj perdigxos..."
Kaj mia amiketo denove ekridis"
"Sed kien do vi kredas, ke gxi iros?"
"Ien ajn. Rekte anta?en..."
Tiam la eta princo gravmiene rimarkis:
"Ne gravas. Cxe mi estas tiel malvaste!"
Kaj, eble iom melankolie, li aldonis:
"Rekte anta?en, oni ne povas iri tre malproksimen..."
La Eta Princo
IV
TIEL mi sciigxis pri dua tre grava afero: la planedo, de kie li venis, estas apena? pli granda ol la domo!
La Eta Princo
Tio ne povis min multe mirigi. Mi ja sciis, ke krom grandaj planedoj kiel Tero, Jupitero, Marso kaj Venuso, kiuj ricevis efektivajn nomojn, kelkaj estas tiel malgrandaj, ke oni tre malfacile povas vidi ilin per lorno. Kiam astronomo altrovas unu el ili, li atribuas al gxi certan numeron kiel nomon. Ekzemple li nomas gxin: "Asteroido 325."
La Eta Princo
Mi havas seriozajn motivojn por kredi, ke la planedo, de kie la eta princo venis, estas la asteroido B-612.
Tiu asteroido estis vidita per lorno nur unufoje, en 1909, de turka astronomo.
Li tiam faris cxe iu internacia astronomia kongreso grandan demonstracion pri sia eltrovo. Sed pro lia kostumo neniu kredis lin.
Tiaj estas la grandpersonoj.
Felicxe por la reputacio de la asteroido B-612, iu turka diktatoro devigis sian popolon sub mortpuno vesti sin e?ropane. En tre eleganta vesto la astronomo refaris sian demonstracion en 1920. Kaj cxifoje cxiuj samopiniis kun li.
La Eta Princo
Se mi rakontis al vi tiujn detalojn pri la asteroido B-612 kaj konfidis gxian numeron, estas nur pro la grandpersoj. La grandpersonoj frandas ciferojn. Kiam vi parolas al ili pri nova amiko, ili neniam demandas vin pri cxefaj aferoj. Neniam ili diras al vi: "Kia estas lia vocxo? Kiuj estas liaj sxatataj ludoj? Cxu li kolektas papiliojn?" Anstata?e: "Kiom da fratoj li havas? Kiom li pezas? Kiom lia patro gajnas?" Nur tiam ili kredas, ke ili konas lin. Se vi diras al grandpersonoj: "Mi vidis belan domon el rugxetaj brikoj kun geranioj cxe la fenestroj kaj kolomboj sur la tegmento...", ili ne sukcesas imagi al si tiun domon. Oni devas diri al ili: "Mi vidis domon por cent mil frankoj." Tiam ili ekkrias:
"Kiel beleta gxi estas!"
Nu, se vi diros al ili: "Pruvo ke la eta princo ekzistis, estas, ke li estis rava kaj ridis kaj deziris sxafeton. Se iu deziras sxafeton, tio pruvas, ke iu ekzistas", ili levos moke siajn sxultrojn kaj nomos vin infano! Sed se vi diros al ili: "La plendo, de kie li venis, estas la asteroido B-612", ili tiam estos konvinkitaj, kaj ne plu gxenos vin per siaj demandoj. Tiaj ili estas. Ni ne malpardonu tion al ili. La infanoj devas esti tre indulgemaj al la grandpersonoj.
Sed - kompreneble - ni, kiuj komprenas la vivon, ja fajfas pri numeroj! Mi beda?ras, ke mi ne komencis tiun cxi rakonton kvaza? fabelon. Placxus al mi diri:
"Foje estis eta princo, kiu logxis sur planedo apena? pli granda ol li, kaj tiu pinco bezonis amikon." Por tiuj, kiuj komprenas la vivon, tio cxi sxajnus multe pli vera.
Fakte mi ne sxatas, se oni legas mian libron suprajxe. Dolorigas min rakonti cxi tiujn memorajxojn. Jam anta? ses jaroj mia amiketo foriris kun sia sxafeto. Se nun mi povas priskribi lin, mi faras tion por ne forgesi lin. Estas malgaje forgesi amikon. Ne cxiu homo havas amikon. Kaj mi povus farigxi tia, kiel la grandpersonoj, kiuj ne interesigxas plu pri io krom ciferoj. Do anka? pro tio mi acxetis skatolon da farboj kaj aron da krajonoj. Cxar mi neniam provis desegni ion alian krom fermita kaj malfermita boaoj, kiam mi estis sesjara, estas malfacile - en mia nuna agxo - rekomenci desegni. Mi kompeneble povas fari la portetrojn kiel eble plej fidelaj. Sed mi ne estas tute certa, cxu mi sukcesos. Unu desegno ta?gas, kaj alia ne similas plu. Mi anka? eraras iom pri la staturo. Tie la eta princo estas tro granda. Aliloke li estas tro malgranda. Mi anka? hezitas pri la koloro de lia vesteto. Mi do desegnas kun necerteco, tiel kaj tiel cxi, pli-malpli bone. Eble mi eraros pri iuj pli gravaj detaloj, sed tion vi pardonu al mi. Mia amiketo neniam donis klarigojn. Eble li kredis min sama kiel sin. Sed mi - beda?rinde - ne kapablas vidi sxafojn tra kesto. Eble mi estas iom kiel la grandpersonoj. Versxajne mi maljunigxis.
V
CxIUTAGE mi eksciis ion pri la plenedo, lia foriro kaj lia vojagxo. Tio okazis tute trankvile per hazardaj rimarkoj. Tiel la trian tagon mi ekkonis la dramon de la baobaboj.
Ankora? cxi foje tio okazis dank'al la sxafeto, cxar subite - kvaza? kaptita per grava dubo - la eta princo min demandis:
"Cxu vere sxafoj mangxas arbustojn?"
"Jes. Estas vere."
"Ha! Mi estas kontenta."
Mi ne komprenis, kial tiel multe gravas, ke sxafoj mangxu arbustojn. Sed la eta princo aldonis:
"Sekve, ankora? baobabojn ili mangxas - cxu ne?"
Mi atentigis la etan princon, ke baobaboj ne estas arbustoj, sed arboj grandaj kiel pregxejoj, kaj ecx se li kunportus tutan aron da elefantoj, ili ope ne mangxus unu solan baobabon.
La ideo pri elefantoj ridigis la etan princon:
"Estus necese meti ilin unuj sur la aliajn..."
La Eta Princo
Sed li sagxe rimarkis: "Anta? ol farigxi grandaj, la baobaboj unue estas malgrandaj..." "Gxuste! Sed kial do viaj sxafoj mangxu la malgrandajn baobabojn?" Li respondis al mi: "Nu! Memkompreneble!", kvaza? temus pri io tute evidenta. Kaj mi devis multe cerbumi por kompreni sola tiun problemon.
Kaj efektive, same kiel sur cxiuj planedoj, bonaj kaj malbonaj herboj kreskis sur la planedo de la eta princo. Do: el bonaj semoj herboj kaj el malbonaj semoj malbonaj herboj. Sed la semoj estas nevideblaj. Ili dormas sekrete en la grundo, gxis unu el ili ekhavas la kapricon vekigxi. Gxi tiam eltirigxas kaj unue timeme direktas al la suno ravan sendangxeran sxoson. Se gxi estas sxoso de rafano a? roz-arbeto, oni povas lasi gxin kreski, kiel gxi volas. Sed se temas pri malbona planto, oni devas gxin elradikigi tuj kiam oni rekonis gxin.
La Eta Princo
Nu, sur la planedo de la eta princo estis teruraj semoj... baobaboj. La grundo de la planedo estis dangxere plena de ili. Se oni tro malfrue zorgas pri baobaboj, oni neniam plu povas forigi gxin. Gxi invadas la tutan planedon. Gxi traboras gxin per siaj radikoj. Kaj, se la planedo estas tro malgranda kaj la baobaboj tro multaj, ili krevigas gxin...
"Tio estas demando pri disciplino," pli poste diris al mi la eta princo. "Kiam oni finis sian matenan tualetadon, oni devas zorge fari tiun de la planedo. Oni devas devigi sin regule eltiradi la baobabojn, tuj kiam oni distingis ilin de roz-arbetoj, al kiuj ili multe similas, kiam ili estas tre junaj. Tio estas tre teda, tamen tre facila laboro."
Kaj iun tagon li konsilis, ke mi penu fari pri tio belan desegnajxon, por efektive enkapigi tion al la infanoj de mia planedo. "Se ili iam vojagxos," li diris al mi, "tio eble utilos al ili. Iufoje oni povas prokrasti sian laboron kaj ne gravas. Sed, se temas pri baobaboj, cxiam okazos katastrofo. Mi konis planedon, sur kiu logxis mallaboremulo. Li malatentis tri arbustojn..."
La? indikoj de la eta princo mi desegnis tiun planedon. Mi ne multe sxatas paroli kun moralista tono. Sed la dangxero de la baobaboj estas tiom malmulte konata, kaj la riskoj por tiu, kiu vojeraras sur asteroido, tiel multe konsiderindaj, ke cxi-foje mi escepte forlasas mian rezervigxemon. Mi diras:
"Infanoj! Atentu la baobabojn!"
Por averti miajn amikojn pri tiu nekonata dangxero, kiu preska? trafis ilin kaj min mem, mi tiom multe prizorgis tiun desegon. La leciono, kiun mi donis, multe valoris.
La Eta Princo
Eble vi demandos vin: "Kial en cxi tiu libro ne estas aliaj desegnoj tiel grandiozaj, kiel la desegno de la baobaboj?".
La respondo ja estas simpla: Mi provis, sed mi ne povis sukcesi. Kiam mi desegnis la baobabojn, mi estis pelata de urgxosento.
VI
HO, ETA PRINCO, mi ekkomprenis tiele, iom-post-iome, vian melankolian vivon... Dum longa tempo vi havis kiel distrajxon nur la mildecon de sunsubiroj. Tiun cxi novan detalon mi eksciis la kvaran tagon matene, kiam vi diris al mi:
"Al mi multe placxas sunsubiroj. Ni iru vivi sunsubirojn!..."
"Sed necesas atendi."
"Kion atendi?"
"Ke la suno subiru."
Unue vi sxajnis tre surprizita, sed poste ridis pri vi mem. Kaj vi diris al mi:
"Mi cxiam pensas kvaza? mi estus hejme!"
Efektive. Kiam tagmezas en Usono, la suno - cxiuj scias tion - subiras super Francio. Por cxeesti la sunsubiron sufixus, ke oni povu en unu minuto atingi Francion.
La Eta Princo
Beda?rinde, Francio estas multe tro malproksima. Sed nur via tiel eta planedo suficxis, ke vi tiru vian segxon je kelkaj pasxoj. Kaj vi rigardis krepuskon tiel ofte kiel vi deziris...
"Unu tagon mi vidis la sunon subiri kvardek tri fojojn!"
Kaj iom pli poste vi aldonis:
"Vi scias... se oni estas malgaja, oni amas sunsubirojn..."
"Do, cxu en la kvardek-tri-foja tago vi estis tiom malgxoja?"
Sed la eta princo ne respondis.
VII
LA KVINAN tagon, denove dank'al la sxafeto, la sekvantan sekreton pri la vivo de la eta princo estis malkasxita al mi. Abrupte, sen anta?klarigo, kvaza? rezulte de problemo longe kaj silente meditita, li demandis min:
"Sxafeto, se gxi mangxas arbustojn, anka? florojn gxi mangxas, cxu ne?"
"Sxafon cxion mangxas, kion gxi trovas."
"Cxu ecx tiujn florojn, kiuj havas dornojn?"
"Jes, ecx florojn, kiuj havas dornojn."
"La dornoj, do, por kio servas?"
Mi ne scias, Mi tiam estis tre okupata, provante malsxra?bi tro srecxitan bolton de mia motoro. Mi estis zorgoplena, cxar mia paneo jam ekmontrigxis vere serioza, dum la trinkakvo malpliigxis, kaj mi timis la plej malbonan.
"La dornoj, do, por kio servas?"
La eta princo neniam rezignis pri jam metita demando. Mi malpaciencigxis pro mia bolto kaj respondis senpripensajxon:
"Dornoj havas nenian utilon. Tio estas pura malico flanke de la floroj!"
"Ho!"
Sed post silenteto li kvaza? malpardoneme pafis al mi:
"Mi ne kredas al vi! La floroj estas malfortaj. Ili estas naivaj. Ili trankviligxas, kiel ili povas. Ili pro siaj dornoj kredas sin teruraj..."
Mi nenion respondis. En tiu momento mi pensis: "Se cxi tiu bolto plue rezistos, mi elsaltigos gxin per martelo." La eta princo denove entrudigxis en mian cerbumadon:
"Kaj vi, vi kredas ke la floroj..."
"Sed ne! Sed ne! Mi nenion kredas!" mi respondis senpripense. Mi ja zorgas pri seriozajxoj."
Li rigardis min mirigite.
"Pri seriozajxoj!"
Li vidis min tenantan enmane mian martelon, dum miaj fingroj estis nigrigitaj de sxmiroleo, klinigxantan super objekto, kiu sxajnis al li tre malbela.
"Vi parolas kiel grandpersonoj!"
Tio iom hontigis min. Sed senkompate li aldonis:
"Vi konfuzas cxion, miksas cxion!"
Li vere estis tre kolera. Li skuadis en la vento siajn orajn harojn:
Mi konas planedon, kie trovigxas karmezina sinjoro. Neniam li priflaris floron. Neniam li rigardis stelon. Neniam li amis homon. Neniam li ion alian faris krom adicioj. Kaj dum la tuta tago li ripetas kiel vi: 'Mi estas serioza viro! Mi estas serioza viro!' kaj pro tio li fierege sxveligxas. Se li ne estas homo, li estas fungo!"
"Kio li estas?"
"Fungo!"
La eta princo jam estis tute pala pro kolero. "Dum milionoj da jaroj la floroj fabrikis dornojn. Dum milionoj da jaroj la sxafoj tamen mangxis la florojn. Kaj cxu ne estas serioze klopodi por kompreni, kial ili tiel multe penas por fabriki por si dornojn, kiuj neniam utilas? Cxu ne estas gravajxo la milito inter sxafoj kaj floroj? Cxu tio ne pli seriozas kaj pli gravas, ol adicioj de iu dika rugxvizagxa sinjoro? Kaj, se mi mem konas floron unikan en la mondo, kiu ekzistas nenie krom sur mia planedo, kaj kiun sxafeto povas iun matenon nekonscie neniigi per unusola gluto - kaj jen farite - , cxu tio ne estas ja grava afero?"
Li rugxigxis kaj da?rigis:
"Se iu amas floron, unusolan en gxia speco inter milionoj kaj milionoj da steloj, al tiu suficxas por esti felicxa, ke li rigardu ilin. Li diris al si: "Ie tie estas mia floro..." Sed, se la sxafeto formangxis la floron, estas por li, kvaza? cxiuj steloj subite estingigxus! Kaj cxu tio mem ne gravas?"
La Eta Princo
Nenion plu mi povis diri. Li subite ekploregis.
Jam noktigxis. Mi maltenis miajn ilojn. Mia martelo, mia bolto, la soifo kaj la morto ne plu gravis.
Sur iu stelo, iu planedo, sur la mia, sur la Tero, unu eta princo bezonis konsolon. Mi lin brakumis, lin lulis. Mi diris al li: "La floro, kiun vi amas, ne estas en dangxero... Mi ja desegnos busxumon por via sxafeto. Mi desegnos kiraseton por via floro... Mi..."
Mi ne tro bone scias, kiam ion diri. Mi min sentis tre mallerta. Mi ne sciis, kiel atingi lin, kiel kontakti lin...
Ja tiel mistera estas la lando de larmoj.
VIII
MI TRE rapide lernis pli bone koni tiun floron. De cxiam kreskadis sur la planedo de la eta princo floroj tre simplaj, ornamitaj per unu sola vico da petaloj, okupantaj malmulte da spaco kaj gxenantaj neniun. Ili aperis iumatene en la herbo kaj poste velkis tiuvespere. Sed tiu cxi ekgxermis unu tagon el semo alblovita Dio-scias-de-kie, kaj la eta princo tre atente observis tiun sxoson, kiu ne similis al la aliaj. Gxi povis estis nova specio de baobabo.
Sed la arbusteto balda? cxesis kreski kaj komencis prepari floron. La eta princo, kiu cxeestis la elvolvigxon de granda burgxono, ja sentis, ke iu mirakla ajxo ekaperos el gxi, sed la floro, sxirmata per sia verda cxambro, senfine longe preparadis sian belecon. Gxi zorge elektadis siajn kolorojn. Gxi malrapide vestadis sin, gxi ta?ge surmetadis siajn petalojn unu post unu. Gxi ne volis naskigxi tute cxifita, kiel la papavetoj... Gxi ne volis aperi alie, ol plene radianta de beleco. Jes ja! Gxi estis tre koketa! Gxia mistera tualetado do da?ris tagojn kaj tagojn.
Kaj unu matenon, precize dum sunlevigxo jen gxi ekaperis.
La Eta Princo
"Ha! mi apena? vekigxis... Mi pardonpetas... Mi ankora? estas tute malkombita..."
Tiam la eta princo ne povis teni sian admiron:
"Kiel bela vi estas!".
"Cxu ne?" milde respondis la floro.
La eta princo ja divenis, ke gxi ne estas tro modesta, sed gxi estis tiel kortusxa!
"Estas nun, mi kredas, la horo de la matenmangxo" - gxi balda? aldonis - "Cxu vi bonvolus atenti pri mi?..."
Tiel suficxe balda? sxi suferigis lin per sia iom ofendigxema malmodesteco. Iutage, ekzemple, parolante pri siaj kvar dornoj, gxi diris al la eta princo:
"Tigro, kun siaj ungegoj, ja povos veni!..."
"Ne trovigxas tigroj sur mia planedo, kaj tigroj herbon ne mangxas." kontra?diris la eta princo.
La Eta Princo
"Mi ne estas herbo," milde respondis la floro.
"Pardonu al mi..."
"Mi neniel timas tigrojn sed ja abomenas trablovojn. Cxu vi ne havas ventsxirmilon por mi?"
"Abomeni trablovojn estas por planto malfelicxa afero," rimarkigis al si la eta princo. "Tiu cxi floro estas suficxe malfacila..."
"Cxiuvespere vi devos meti super min klosxon. Cxe vi estas tre malvarme, malbone provizite. Tie, de kie mi devenas..."
La Eta Princo
Sed gxi cxesis paroli. Gxi venis kiel semo. Gxi nenion povus scii pri aliaj mondoj. Hontante pro kaptigxo cxe la preparo de tiel naiva mensogo, gxi tusis du-tri-foje por malpravigi la etan princon:
"Cxu vi havas ventsxirmilon?"
"Mi estis ironta por gxi, sed vi parolis al mi!"
Tiam gxi troigis sian tusadon, por - spite cxion - trudi al li konscienc-riprocxojn.
Tiel la eta princo, malgra? sia amo plena de bonvolo, balda? sentis dubojn pri la floro. Li akceptadis negravajn vortojn serioze, kaj pro tio farigxis tre malfelicxa.
"Pli bone se mi ne estus a?skultinta gxin," li iutage konfidis al mi, "oni neniam a?skultu florojn. Ilin oni nur rigardu kaj flaru. La mia aromis mian planedon, sed mi ne sciis gxoji pro tio.
La Eta Princo
Tiu afero pri ungegoj, kiu tiel multe incitis min, estus ja kortusxinta min."
Li ankora? konfidis al mi:
"Mi tiam kapablis nenion kompreni! Mi estu prijugxinta gxin la? gxiaj agoj, ne la? gxiaj paroloj. Al mi gxi donu aromon kaj helon. Mi neniam estu forkurinta. Mi estu diveninta gxian amemon anstata? gxiaj stultegaj ruzoj. La floroj estas tiel memkontra?diraj! Sed mi estis tro juna por kapabli ami gxin!"
La Eta Princo
IX
MI KREDAS, ke li forsxteligxis dank'al migrado de sovagxaj birdoj. Matene anta? la foriro li bone ordigis sian planedon. Li zorge skrapis siajn aktivajn vulkanojn. Tiajn li posedas du. Kaj ili estis tre oportunaj por varmigi la matenmangxon. Li posedis anka? unu estingitan vulkanon. Se vulkanoj estas bone skrapitaj, ili brulas modere kaj regule, sen erupcio. Vulkanaj erupcioj estas kiel kamen-bruloj. Kompreneble, sur nia Tero ni estas multe tro malgrandaj por skrapi niajn vulkanojn. Tial ili ka?zas al ni amasojn da zorgoj.
La eta princo iom melankolie anka? elradikigis la lastajn baobabajn sxosojn. Li pensis, ke li neniam revenos. Sed dum tiu mateno cxiuj tiuj kutimaj laboroj sxajnis al li ege dolcxaj. Kaj, kiam lasfoje li estis akvumanta kaj per gxia klosxo kovronta la floron, li eksentis en si ploremon.
La Eta Princo
"Adia?" li diris al la floro.
Sed gxi ne respondis.
"Adia?," li denove diris.
La floro ektusis, sed ne pro sia malvarmumo.
"Mi estis stulta," gxi fine diris al li. Pardonu min. Penu esti felicxa!"
La respondo sen riprocxoj vere mirigis lin. Li restis senmova, tute konfuzita, tenante la levitan klosxon. Li ne komprenis cxi tiun trankvilan dolcxecon.
"Jes, jes, mi amas vin," diris al li la floro. "Estis mia kulpo, ke vi ne sciis pri tio. Neniel gravas. Sed vi estas same stulta kiel mi. Penu felicxigxi... Lasu tiun klosxon! Mi ne plu volas gxin."
"Sed la vento..."
"Mia malvarmumo ne estas tiom forta... La fresxa nokta aero estos por mi saniga. Mi estas floro."
"Sed la bestoj..."
"Ja necesas, ke mi toleru du-tri ra?pojn, se mi volas koni papiliojn. Oni diras, ke ili estas tiel belaj! Se ne, kiu do vizitos min? Vi mem estos malproksime. Koncerne la grandajn bestojn mi nenion timas. Mi havas miajn ungegojn."
Kaj gxi naive montris siajn kvar dornojn. Poste gxi aldonis:
"Ne plu prokrastu. Tio min ekscitas. Vi decidis foriri. Foriru!"
Gxi ne volis, ke li vidu gxin plori. Tiu floro estis tiel fierega...
X
LI TROVIGxIS en la regiono de asteroidoj 325, 326, 327, 328, 329 kaj 330. Li do unue vizitis ilin, por tie sercxi okupon kaj por klerigxi.
La unua estis logxata de regxo. Cxi tiu, vestita per purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta trono.
"Ha! Jen unu regato," ekkriis la regxo, kiam li vidis la etan princon.
"Kiel do li povas koni min? Li neniam vidis min!"
Li ne sciis, ke por regxoj de mondo estas tre simpla. Cxiuj homoj estas regatoj.
"Alproksimigxu, por ke mi vidu vin pli bone," diris al li la regxo, tre fiera, ke li estas regxo por iu.
La eta princo sercxis per okuloj lokon por sidigxi, sed la planedo estis tute obstrukcita per la belega ermena mantelo. Li do restis staranta kaj, cxar li estis laca, oscedis.
"Oscedi anta? regxo estas afero kontra? la etiketo," diris al li la monarko. "Mi malpermesas tion al vi."
"Mi ne povas min deteni," respondis la eta princo, tute konfuzita. "Mi faris longan vojagxon, kaj mi ne dormis..."
"Tiukaze," la regxo diris, "mi ordonas al vi oscedi. Dum multaj jaroj mi vidis neniun oscedi. La oscedoj estas por mi kuriozajxoj. Nu! Oscedu ankora?! Tio cxi estas ordono."
La Eta Princo
"Tio timigas min... Mi ne povas plu..." diris la eta princo rugxigxante.
"Hm! Hm!" la regxo respondis. Sekve, mi... mi ordonas al vi jen oscedi, jen..."
Li iom balbutis kaj sxajnis ofendita.
La regxo nepre volis, ke lia a?toritato estu respektata. Li ne toleris malobeadon. Li estis absoluta monarko.
XI
LA DUA planedo estis logxata de malmodestulo.
"Ha! Ha! Ha! Jen vizito de iu admiranto!" de malproksime ekkriis la malmodestulo, tuj kiam li ekvidis la etan princon.
Efektive, por malmodestuloj la aliaj homoj estas admirantoj.
La Eta Princo
"Bonan tagon," diris la eta princo.
"Vi surhavas strangan cxa pelon."
"Gxi estas por saluti," respondis la malmodestulo. "Por saluti, kiam oni min aklamas. Beda?rinde, neniam iu pasas tie cxi."
"Cxu vere?" diris la eta princo, kiu ne komprenis.
"Klapfrapu viajn manojn unu kontra? la alia," konsilis la malmodestulo.
La eta princo kunfrapis siajn manojn. La malmodestulo modeste salutis, levante sian cxapelon.
"Tio ja estas pli amuza, ol la vizito cxe la regxo," pensis la eta princo. Kaj li denove kunfrapis siajn manojn. La malmodestulo denove salutis, levante sian cxapelon.
Post kvin minutoj de tiu ekzercado la eta princo lacigxis pro monotoneco de la ludo.
"Kaj kion fari," li demandis, "por ke la cxapelo falu?" Sed la malmodestulo ne a?dis. La malmodestuloj cxiam a?das nur la?dojn.
"Cxu vi vere multe admiras min?" li demandis la etan princon.
"Kion signifas admiri?"
"Admiri signifas rekoni, ke mi estas sur la planedo la plej bela, plej bele vestita, plej ricxa, kaj plej inteligenta homo."
"Sed vi estas sola sur via planedo!"
"Faru al mi tiun cxi plezuron! Tamen admiru min!"
"Mi admiras vin," diris la eta princo, levante iom siajn sxultrojn, "sed kiel tio povas interesi vin?"
Kaj la eta princo foriris.
"La grandpersonoj certe estas tre strangaj," li nur pensis dumvoje.
XII
LA SEKVANTA planedo estis logxata de ebriulo. Tiu vizito estis tre mallonga, sed ege malgxojigis la etan princon.
"Kion vi faras cxi tie?" li diris al la ebriulo, kiun li trovis silente sidantan anta? unu vico da plenaj boteloj kaj unu vico da malplenaj.
La Eta Princo
"Mi drinkas," respondis la ebriulo kun funebra mieno.
"Kaj kial vi drinkas?" demandis la eta princo.
"Por forgesi," respondis la ebriulo.
"Por forgesi kion?" demandis la eta princo, kiu jam ekkompatis lin.
"Por forgesi, ke mi hontas," konfesis la ebriulo mallevante la kapon.
"Pri kio vi hontas?" demandis la eta princo, kiu deziris helpi al li.
"Mi hontas drinki!" diris por fini la ebriulo kaj definitive eksilentis.
Kaj la eta princo foriris perpleksa.
"La grandpersonoj certe estas tre multe strangaj," li pensis dumvoje.
XIII
LA KVARA planedo estis logxata de negocisto. Tiu viro estis tiel okupata, ke li ecx ne levis sian kapon dum la alveno de la eta princo.
"Bonan tagon," salutis la eta princo, "Via cigaredo estingigxis."
"Tri kaj du estas kvin. Kvin kaj sep, dek du. Dek du kaj tri, dek kvin. Bonan tagon! Dek kvin kaj sep estas dudek du. Dudek du kaj ses, dudek ok. Mi ne havas tempon por denove ekbruligi mian cigaredon. Dudek ses kaj kvin estas ridek unu. Fu! Tio entute estas do kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu."
"Kvincent milionoj da kio?"
La Eta Princo
"Ha! Cxu vi ankora? estas tie cxi? Kvincent unu milionoj da... mi ne scias plu... Mi havas tion da laboro! Mi ja estas serioza, mi ne amuzigxas per bagatelajxoj! Du kaj kvin estas sep..."
La negocisto levis la kapon.
"Dum la kvindek kvar jaroj de kiam mi logxas sur tiu cxi planedo, mi estis gxenita nur trifoje. Unuan fojon tio okazis anta? dek jaroj, pro majskarabo, kiu falis de loko, kiun Dio scias. Gxi bruis terure, kaj sekve mi faris kvar erarojn en adicio. Duan fojon tio okazis anta? dek unu jaroj pro re?matisma atako. Korpa ekzercado mankas al mi. Mi ne havas tempon por vagadi. Mi ja estas serioza. Trian fojon... jen! Mi do diris kvincent unu milionoj..."
"Milionoj da kio?"
La negocisto ekkomprenis, ke li neniel povas esperi trankvilon.
"Milionoj da tiuj ajxetoj, kiujn oni iafoje vidas sur la cxielo."
"Cxu musxoj?"
"Tute ne! Oraj ajxetoj pri kiuj revas mallaboremuloj. Sed mi ja estas serioza! Mi ne havas tempon por revadi."
"Ha! Cxu steloj?"
"Jes, gxuste, ili estas steloj."
"Kaj kion vi faras per kvincent milionoj da steloj?"
"Kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu. Mi ja estas serioza kaj preciza."
"Kaj kion vi faras per tiuj steloj?"
"Kion mi faras per ili?"
"Jes, diru!"
"Nenion mi faras per ili. Mi posedas ilin."
"Cxu vi posedas la stelojn?"
"Jes."
"Sed mi jam vidis regxon, kiu..."
"La regxoj ne posedas. Ili regxas. Tio estas tute alia afero."
"Kaj kial utilas al vi posedi la stelojn?"
"Tio utilas al mi por esti ricxa."
"Kaj kial utilas al vi esti ricxa?"
"Tio utilas al mi por acxeti aliajn stelojn, se iu trovas iujn."
La eta princo pensis: Tiu cxi rezonas iom same, kiel mia ebriulo. Tamen li demandis pli:
"Kiel oni povas posedi stelojn?"
"Al kiu ili apartenas?" tuj rebatis la negocisto grumblante.
"Mi ne scias. Al neniu."
"Do, ili apartenas al mi, cxar mi estis la unua, kiu pensis pri ili."
"Cxu tio suficxas?"
"Kompreneble. Se vi trovos diamanton, kiu estas nenies proprajxo, gxi apartenos al vi. Se vi trovos insulon, kiu estas nenies proprajxo, gxi apartenos al vi. Se vi kiel unua havas iun ideon, vi patentigas gxin: gxi apartenas al vi. Kaj sekve mi posedas la stelojn, cxar neniam iu anta? mi havis la ideon ilin posedi."
"Tio estas vera," diris la eta princo. "Sed kion vi faras per ili?"
"Mi administras ilin. Mi kalkulas kaj rekalkulas ilin," klarigis la negocisto. "Estas malfacile. Sed mi estas serioza homo!"
La eta princo ankora? ne estis kontenta.
"Se mi posedas fulardon, mi povas gxin meti cxirka? mia kolo kaj kunporti. Se mi posedas floron, mi povas gxin desxiri kaj kunporti. Sed vi ne povas preni la stelojn!"
"Ne, sed mi povas deponi ilin en banko."
"Kion tio signifas?"
"Tio signifas, ke mi skribas sur papereton la nombron de miaj steloj. Kaj poste mi sxlosas tiun cxi paperon en tirkesto."
"Nenion pli?"
"Tio suficxas!"
"Tio estas amuza," pensis la eta princo. "Suficxe poezia, sed ne tre serioza."
"Mi posedas floron, kiun mi akvumas cxiutage," li ankora? diris. "Mi posedas tri vulkanojn, kiujn mi skrapas cxiusemajne. Mi bone skrapas anka? tiun, kiu estas estingita. Oni neniam scias! Por miaj vulkanoj kaj anka? por mia floro estas utile, ke mi posedas ilin. Sed vi ne estas utila por la steloj..."
La negocisto malfermis sian busxon, sed trovis nenion por respondi. Kaj la eta princo foriris.
"La grandpersonoj certe estas tute strangaj," li pensis dumvoje.
XIV
LA KVINA planedo estis tre kurioza. Gxi estis la plej malgranda el cxiuj. Tie estis gxuste nur necesa spaco por loki unu stratlanternon kaj unu lanteniston. La eta princo ne sukcesis klarigi al si, por kio povas utili lanterno kaj lanternisto sur planedo sen domo kaj logxantaro. Tamen li pensis:
"Povas esti, ke tiu viro estas stulta. Tamen li estas ia malplimulte, ol la regxo, la malmodestulo, la negocito kaj la ebriulo. Almena? lia laboro havas sencon. Kiam li eklumigas sian lanternon, estas kvaza? li naskigus unu plian stelon - a? floron. Kiam li estingas sian lanternon, estas kvaza? la stelon a? la floron li endormigus. Bela okupo. Estas vere utila, cxar estas bela!"
Kiam li alvenis sur la planedon, li respekte salutis la lanterniston:
La Eta Princo
"Bonan tagon! Kial vi jxus estingis vian lanternon?"
"Estas la? ordono," respondis la lanternisto. "Bonan tagon!"
"Kio estas ordono?"
"Gxi estas: mi devas estingi mian lanternon. Bonan vesperon!" Kaj li denove eklumigis gxin.
"Sed kial vi jxus denove eklumigis gxin?"
"Estas la? ordono," respondis la lanternisto.
"Mi ne komprenas," diris la eta princo.
"Estas nenio por kompreni," diris la lanternisto. "Ordono estas ordono. Bonan tagon!"
Kaj li estingis sian lanternon.
Poste li visxis sian frunton per rugxe kvadratita naztuko.
"Terura okupo gxi estas. En la pasinteco estis bone. Matene mi estingis, kaj vespere mi eklumigis. Mi havis la ceteron de la tago por ripozi kaj la ceteron de la nokto por dormi."
"Kaj cxu de tiam la ordono estis sxangxita?"
"La ordono ne estis sxangxita," diris la lanternisto. "Ja precize pro tio gxi estas terura. De jaro al jaro la planedo cxiam pli kaj pli rapide turnigxis, sed la ordono neniam sxangxigxis!"
"Kaj kio do?" diris la eta princo.
"Do, cxar nun gxi turnigxas po unu fojo cxiuminute, mi ne havas plu ecx sekundon por pa?zi. Mi eklumigas kaj estingas po unu fojo cxiuminute!"
"Tio estas vere stranga! La tago cxe vi da?ras unu minuton!"
"Tio tute ne estas stranga!" diris la lanternisto. "Ni konversaciis jam unu monaton."
"Unu monaton?"
"Jes. Tridek minutoj estas tridek tagoj! Bonan vesperon!"
Kaj li denove eklumigis sian lanternon.
La eta princo rigardis lin kaj ekamis tiun lanterniston tiel fidelan al la ordono, kiun li ricevis. Li rememoris pri la sunsubiroj, kiujn li mem iam provis vidi, alilokante sian segxon. Li volis helpi al sia amiko:
"A?skultu!... Mi konas metodon, per kiu vi povos ripozi, kiam vi volas..."
"Mi cxiam volas," diris la lanternisto.
Cxar oni povas esti samtempe kaj fidela kaj mallaborema.
La eta princo da?rigis:
"Via planedo estas tiel malgranda, ke vi povas cxirka?iri gxin per tri pasxegoj. Vi nur devas malrapide pasxi por cxiam resti sub la suno. Kiam vi volos ripozi, vi pasxos..., kaj la tago da?ros tiel longe, kiel vi volos."
"Tio ne tro helpos al mi," diris la lanternisto. "Cxar pli ol kion ajn alian en vivo mi sxatas dormi."
"Malbonsxance," diris la eta princo.
"Malbonsxance," diris la lanternisto. "Bonan tagon!" Kaj li estingis sian lanternon.
"Tiu cxi," pensis la eta princo da?rigante sian vojagxon, "estus malestimata de cxiuj aliaj: la regxo, la malmodestulo, la ebriulo kaj la negocisto. Tamen li estas la sola, kiu ne sxajnas al mi ridinda. Eble, cxar li okupigxas pri io alia, ol pri si mem."
Li suspiris pro beda?ro kaj pensis:
"Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikigxi. Sed lia planedo estas vere tro malgranda. Sur gxi ne estas spaco por du personoj..."
La eta princo ne kuragxis konfesi al si mem, ke li sxatis tiun cxi benitan planedon precipe pro la mil kvarcent kvardek sunsubiroj en cxiu tago.
XV
LA SESA planedo estis dekoble pli vasta. Gxi estis logxata de maljuna sinjoro, kiu verkis dikegajn librojn.
"Nu! Jen esploristo!" li ekkriis, kiam li ekvidis la etan princon.
La eta princo sidigxis sur la tablon kaj iomete anhelis pro laceco. Li jam tiom vojaxis!
"De kie vi venas?" demandis la maljuna sinjoro.
"Kio estas tiu dika libro?" diris la eta princo. "Kion vi faras tie cxi?"
"Mi estas geografo," diris la maljuna sinjoro.
"Kio estas geografo?"
"Geografo estas klerulo, kiu scias, kie trovigxas maroj, riveroj, urboj, montoj kaj dezertoj."
"Tio cxi estas tre interesa," diris la eta princo. "Jen fine vera profesio!" Kaj li jxetis cxirka?rigardon sur la planedon de la geografo. Li ankora? neniam vidis tiel majestan planedon.
"Estas tre bela via planedo. Cxu estas oceanoj sur gxi?
"Mi ne povas scii tion," diris la geografo.
"Kaj urboj, riveregoj, dezertoj?"
"Anka? tion mi ne povas sii," diris la geografo.
"Sed vi estas geografo!"
"Gxuste," diris la geografo, "sed mi ne estas esploristo. Esploristoj tute mankas al mi. Ne geografoj kalkulas urbojn, riveregojn, montojn, marojn, oceanojn kaj dezertojn. Geografo estas tro grava persono por vagadi. Li ne forlasas sian skribotablon, sed tie akceptas esploristojn. Li pridemandas ilin kaj notas iliajn rememorojn. Kaj, se la rememoroj de iu el ili sxajnas al li interesaj, la geografo enketas pri la moraleco de la esploristo.
"Kaj do?"
"Cxar esploristo, kiu mensogus, ka?zus katastrofojn en libroj pri georafio. Kaj anka? esploristo, kiu drinkus."
"Kaj do?" diris la eta princo.
La Eta Princo
"Cxar la ebriuloj vidas duige. Tiam la geografo notus du montojn tie, kie estas nur unu."
"Mi konas iun, kiu estus malbona esploristo," diris la eta princo.
"Povas esti. Do, kiam la moraleco de la esploristo sxajnas bona, oni enketas pri lia eltrovo."
"Cxu vi iras tien por rigardi?"
"Ne. Tio estus tro komplika. Sed oni postulas de la esploristo, ke li donu pruvojn. Se ekzemple temas pri eltrovo de granda monto, oni postulas, ke li alportu el gxi grandajn sxtonojn."
La geografo subite ekscitigxis.
"Sed vi mem venas de malproksime! Vi estas esploristo! Priskribu al mi vian planedon!"
Kaj la geografo malfermis sian registron kaj pintigis sian krajonon. Oni skribas la esploristajn rakontojn unue per krajono. Oni atendas por skribi per inko gxis la esploristo estos alportinta pruvojn.
"Nu?" ekdemandis la geografo.
"Ho, cxe mi," diris la eta princo, "ja ne estas tre interese, kaj estas ege malgrande. Mi havas tri vulkanojn. Du aktivaj kaj unu estingita. Sed oni neniam scias!"
"Oni neniam cias," ripetis la geografo.
"Mi anka? havas unu floron."
"Ni ne notas florojn," diris la geografo.
"Kial do? Ili estas la blej bela afero."
"Cxar la floroj estas eferemaj."
"Kion signifas eferema?"
"Libroj pri geografio," diris la geografo, "estas la la plej valoraj el cxiuj libroj. Ili neniam elmodigxas. Tre malofte okazas, ke monto alilokigxas. Tre malofte okazas, ke oceano elsekigxas. Ni priskribas eternajxojn."
"Sed estingitaj vulkanoj povas vekigxi," interrompis la eta princo. "Kion signifas efemera?"
"Cxu vulkanoj estas estingitaj a? aktivaj, estas same koncerne nin," diris la geografo. "Kio gravas por ni, estas la montoj. Ili ne sxangxixas."
"Sed, kion signifas efemera?" denove demandis la eta princo, kiu dum sia vivo neniam rezignas demandon, unufoje farinte gxin.
"Tio signifas ion, kio estas minacata de balda?a forpaso."
"Cxu mia floro estas minacata de balda?a forpaso?"
"Tutcerte."
"Mia floro estas efemera," diris la eta princo, "kaj gxi havas nur kvar dornojn por sin defendi kontra? la mondo! Kaj mi lasis gxin tute sola!"
"Tiel li unuafoje ekbeda?ris. Sed li tuj rekuragxigxis.
"Kion vi konsilas, ke mi vizitu?" li demandis.
"La planedon Tero," respondis la geografo. "Gxi havas bonan reputacion..."
Kaj la eta princo foriris, meditante pri sia floro.
XVI
LA SEPA planedo estis do Tero.
Tero ne estas ajneca planedo! Oni nombras sur gxi cent dek unu regxojn (sen forgesi la nigrajn - kompreneble!), sep mil geografojn, na?cent mil negocistojn, sep milionojn kaj duono da ebriuloj kaj tricent dek unu milionojn da malmodestuloj, tio estas: duo da miliardoj da grandpersonoj.
Por doni al vi ideon pri la dimensioj de Tero, mi diros al vi, ke, anta? ol oni inventis elektron, estis necese vivteni sur cxiuj ses kontinentoj veran armeon de kvarcent sesdek du mil kvincent dek unu lanternistoj.
De malproksime tio faris belegan efekton. La movoj de tiu armeo estis regulaj kiel tiuj de operbaleto. Unuavice venis la lanternistoj de Nov-Zelando kaj A?stralio. Poste, eklumiginte siajn lanternojn, ili iris dormi. Tiam la lanternistoj de Cxinio kaj Siberio siavice ekpartoprenis en la baleto. Kaj anka? ili malaperis en la kulisojn. Tiam venis la vico de la lanternistoj el Rusio kaj Hindujo. Kaj la vico de tiuj de Afriko kaj E?ropo. Kaj tiuj el Sud-Ameriko. Kaj ili neniam eraris pri siaj vicoj por eniri sur la scenejon. Estis grandioze.
Nur la lanternisto de la unusola lanterno cxe Nordpoluso kaj lia kolego cxe Sudpoluso vivis malzorge kaj pigre: ili laboris po du fojoj cxiujare.
La Eta Princo
XVII
KIAM oni volas spriti, oni foje mensogas iom. Mi ne estis tre honesta, parolante al vi pri la lanternistoj. Mi riskas doni malgxustan ideon pri nia planedo al tiuj, kiuj ne konas gxin. La homoj okupas tre malmulte da spaco sur la Tero. Se la duo da miliardoj da homoj, kiuj logxas sur la Tero, starus iom dense kiel por mitingo, entenus ilin facile publika placo longa kaj largxa dudek mejlojn. Oni povus amasigi la tutan homaron sur la plej malgranda pacifika insuleto.
Kompreneble, la grandpersonoj ne kredos vin. Ili kredas, ke ili okupas multe da spaco. Ili vidas sin gravaj, kiel baobaboj. Vi do konsilos al ili kalkuli. Ili amegas ciferojn: tio placxos al ili. Sed vi ne perdu vian propran tempon. Estas senutile. Vi fidas min.
Do, la eta princo, alveninte sur Teron, miris vidante neniun. Li jam ektimis, ke li eraris pri la planedo, kiam lunkolora ringo ekmovigxetis sur la sablo.
"Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo.
"Bonan nokton," diris la serpento.
"Sur kiun planedon mi falis?" demandis la eta princo.
"Sur Teron, en Afriko," respondis la serpento.
"Ha!... Cxu do estas neniu sur la Tero?"
"Cxi tie estas dezerto. Neniu trovigxas en dezertoj. Tero estas granda," diris la serpento.
La eta princo sidigxis sur sxtonon kaj levis siajn okulojn al la cxielo:
"Mi demandas min," li diris, "cxu la steloj brilas por ke cxiu povu iam retrovi la sian. Rigardu mian planedon! Gxi estas gxuste super ni... Sed kiel malproksime gxi estas!"
"Gxi estas bela," diris la serpento. "Kial vi venis cxi tien?"
"Mi havas malfacilajxojn kun certa floro," diris la eta princo.
"Ha!" diris la serpento.
Kaj ili silentis.
Fine la eta princo reparolis:
"Kie estas homoj? Oni estas iom soleca en la dezerto..."
"Oni estas soleca anka? inter homoj," diris la serpento.
La Eta Princo
La eta princo longe rigardis gxin:
Vi estas stranga besto, maldika kiel fingro," li fine diris.
"Sed mi estas pli potenca, ol fingro de regxo," diris la serpento.
La eta pinco ekridetis:
"Vi ne estas tre potenca... vi ecx ne havas krurojn... vi ecx ne povas vojagxi..."
"Mi povas konduki vin pli malproksimen ol sxipo," diris la serpento.
Gxi volvigxis cxirka? maleolo de la eta princo kiel ora braceleto:
"Kiun mi tusxas, tiun mi redonas al tero, el kiu li devenas," gxi aldonis. "Sed vi estas pura kaj venas de stelo..."
La eta princo nenion respondis.
"Mi kompatas vin, tiel solan sur cxi tiu granita Tero. Mi povas iam helpi vin, se vi tro nostalgios pri via planedo. Mi povas..."
"Ho! Mi suficxe bone komprenis," diris la eta princo, "sed kial vi cxiam sprimigxas per enigmoj?"
"Mi solvas ilin cxiujn," diris la serpento.
Kaj ili eksilentis.
XVIII
LA ETA princo trairis la dezerton kaj renkontis nur unu floron. Floron kun tri petaloj, tute neniom signifan.
"Bonan matenon!" diris la eta princo.
"Bonan tagon!" diris la floro.
"Kie estas homoj?" gxentile demandis la eta princo.
La floro iam vidis pasi karavanon.
"Homoj? Ekzistas da ili ses a? sep, mi kredas. Mi ekvidis ilin anta? jaroj. Sed oni neniam scias, kie trovi ilin. Ventoj promenigas ilin. Mankas al ili radikoj; tio multe gxenas ilin."
La Eta Princo
XIX
LA ETA princo suprengrimpis sur alta monto. La solaj montoj, kiujn li iam konis, estis la tri vulkanoj, kies supro atingas la altecon de liaj genuoj. Kaj li uzis la estingitan vulkanon kiel tabureton. "Supre, sur monto alta kiel tiu cxi," li pensis, "mi per unu sola rigardo ekvidos la tutan planedon kaj cxiujn homojn..." Sed li ekvidis nenion alian krom pinteca rokaro.
"Bonan tagon!" li trafe-maltrafe diris.
"Bonan tagon!...Bonan tagon!...Bonan tagon!..." respondis la ehxo.
"Kiu vi estas?!" diris la eta princo.
"Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!..." respondis la ehxo.
"Estu miaj amikoj," li diris, "mi estas sola."
"Mi estas sola... mi estas sola... mi estas sola..." respondis la ehxo.
La Eta Princo
"Kia stranga planedo!" li tiam pensis. Gxi estas tute seka kaj tute pinta kaj tute sala. Kaj la homoj ne havas fantazion. Ili ripetas, kion oni diras al ili... Hejme mi havis floron; gxi parolis cxiam unua..."
La Eta Princo
XX
SED OKAZIS, ke la eta princo, longe pasxinte sur sablo, rokoj kaj negxo, fine malkovris vojon. Kaj cxiuj vojoj kondukas al homoj.
"Bonan tagon!" li diris.
Estis tie gxardeno plena de rozoj.
"Bonan tagon!" diris la rozoj.
La eta princo rigardi ilin. Ili cxiuj similis al lia floro.
La Eta Princo
"Kiuj estas vi?" li demandis miregante.
"Ni estas rozoj," diris la rozoj.
"Cxu?!" diris la eta princo.
Kaj li sentis sin tre malfelicxa. Lia floro rakontis al li, ke en la universo gxi estas sola en sia speco. Kaj jen estis kvin mil kiel gxi, tute samaj, en unu sola gxardeno!
"Gxi ofendigxus," li diris al si, "se gxi vidus cxi tion... gxi treege tusus kaj sxajnugus sin mortanta, por eviti ridindon. Kaj mi devus sxajnigi kvaza? mi flegas gxin, cxar alie gxi vere mortus, nur por humiligi anka? min..."
Poste li aldone diris al si: "Mi kredis, ke mi posedas unikan floron, sed mi posedas nur ordinaran rozon. Gxi kaj miaj tri vulkanoj, kies supro atingas altecon de miaj genuoj kaj el kiuj unu estas eble por cxiam estingita, ja ne faras min tre grandioza princo..."
Kaj, kusxante sur herbejo, li ploris.
XXI
EN TIU momento aperis la vulpo:
"Bonan tagon!" diris la vulpo.
"Bonan tagon!" gxentile respondis la eta princo. Li turnigxis, sed nenion vidis.
"Mi estas tie cxi sub la pomarbo," diris la vocxo...
"Kiu vi estas?" diris la eta princo. "Vi estas suficxe beleta..."
"Mi estas vulpo," diris la vulpo.
"Venu ludi kun mi," proponis al gxi la eta princo. "Mi estas tiel malgaja!..."
La Eta Princo
"Mi ne povas ludi kun vi," diris la vulpo. "Mi ne estas malsovagxigita."
"Ha, pardonu," diris la eta princo.
Sed post pripenso li aldonis:
"Kion signifas malsovagxigi?"
"Vi ne estas cxi-tiea," diris la vulpo. "Kion vi sercxas?"
"Mi sercxas homojn," diris la eta princo. "Kion signifas malsovagxigi?"
"La homoj," diris la vulpo, "havas pafilojn kaj cxasas. Kia gxenajxo! Ili anka? bredas kokinojn. Tio estas ilia sola intereso. Cxu vi sercxas kokinojn?"
"Ne," diris la eta princo. "Mi sercxas amikojn. Kion signifas malsovagxigi?"
"Tio estas tro forgesata afero," diris la vulpo. "Tio signifas krei rilatojn..."
La Eta Princo
"Krei rilatojn?"
"Kompreneble," diris la vulpo. "Vi ankora? estas por mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. Kaj mi ne bezonas vin. Kaj anka? vi ne bezonas min. Mi estas por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed, se vi malsovagxigos min, ni bezonos nin reciproke. Vi estos por mi unika en la mondo. Mi estos por vi unika en la mondo."
"Mi ekkomprenas," diris la eta princo. "Mi konas certan floron... mi kredas, ke gxi malsovagxigis min..."
"Kredeble," diris la vulpo. Oni vidas sur Tero cxiajn aferojn..."
"Ho, tio ne estas sur Tero," diris la eta princo.
La vulpo sxajnis tre scivola:
"Cxu sur alia planedo?"
"Jes."
"Cxu estas cxasistoj sur tiu planedo?"
"Ne."
"Jen interesa afero! Kaj cxu estas kokinoj?"
"Ne."
"Nenio estas perfekta," suspiris la vulpo.
Sed gxi revenis al sia ideo:
"Mia vivo estas monotona. Mi cxasas kokinojn kaj homoj cxasas min. Cxiuj kokinoj similas unuj al aliaj, kaj cxiuj homoj anka?. Do mi iom enuas. Sed, se vi malsovagxigos min, mia vivo estos kvaza? suna. Mi konos sonon de pasxoj, kiuj distingigxas de cxiuj aliaj. La aliaj pasxoj forpelas min en grundon. Viaj vokos min kiel muziko por iri el mia ternesto. Kaj rigardu! Cxu vi vidas tie tritikajn kampojn? Mi ne mangxas panon. Tritiko estas por mi senutila. Tritikaj kampoj memorigas min pri nenio. Kaj tio estas malgaja! Sed vi havas orajn harojn. Estos mirinde post kiam vi malsovagxigos min! Ora tritiko memorigos min pri vi. Kaj mi amos la susuron de vento en tritiko..."
La vulpo eksilentis kaj longe rigadis la etan princon:
"Mi petas... malsovagxigu min!" gxi diris.
"Volonte!" respondis la eta princo, "sed mi ne havas multe da tempo. Mi devas trovi amikojn kaj lerni multajn aferojn."
"Oni konas nur tion, kion oni malsovagxigis," diris la vulpo. "La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni. Ili acxetas tute pretajn objektojn cxe vendistoj. Sed, cxar amikvendistoj ne ekzistas, homoj ne plu havas amikojn. Se vi volas amikon, malsovagxigu min!"
"Kion necesas fari?" demandis la eta princo.
"Necesas esti tre pacienca," respondis la vulpo. "Unue vi sidigxu iom malproksime de mi, tiele, sur la herbo. Mi rigardos vin oblikve, sed vi nenion diros. Paroloj estas fonto de miskomprenoj. Sed cxiutage vi povos sidigxi iomete pli proksime..."
La morga?an tagon la eta princo revenis.
"Prefere vi revenu cxiam je la sama horo," diris la vulpo. "Se ekzemple vi venos je la kvara posttagmeze, mi komencos esti felicxa ekde la tria. Ju pli anta?en pasos la tempo, des pli felicxa mi sentos min. Jam je la kvara mi estos tremetanta kaj maltrankvila; mi malkovros la valoron de la felicxo! Sed, se vi venos iam ajn, mi neniam scio por kiu horo prepari mian koron al felicxo... Ritoj necesas..."
"Kio estas rito?" diris la eta princo.
"Tio anka? estas tro forgesita afero," diris la vulpo, "Tio, kio distingas unu tagon de la aliaj. Miaj cxasistoj anka? respektas riton. Cxiun ja?don li dancas kun knabinoj en la vilagxo. Tial ja?do estas mirinda tago! Mi iras promeni gxis la vitejo. Se la cxasistoj dancus iam ajn, la tagoj estus cxiuj similaj, kaj mi neniel havus feriojn."
Tial la eta princo malsovagxigis la vulpon. Sed alproksimigxis la horo de la foriro:
"Ho," diris la vulpo... "Mi ploros."
"Estas via kulpo," diris la eta princo, " mi ne deziris por vi malbonon, sed vi voli, ke mi malsovagxigu vin..."
"Certe," diris la vulpo.
"Sed vi ploros!" diris la eta princo.
"Certe," diris la vulpo.
"Do, vi gajnas nenion!"
"Mi gajnas ion," diris la vulpo, "pro la koloro de la tritiko." Kaj gxi aldonis:
"Iru revidi la rozojn! Vi komprenos, ke la via estas unika en la mondo. Revenu por adia?i, kaj mi danacos al vi sekreton."
La eta princo iris revidi la rozojn:
"Vi tute ne similas mian rozon, vi anka? estas nenio," li diris al ili. "Neniu vin malsovagxigis, kaj vi neniun malsovagxigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Gxi estis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed gxi farigxis mia amiko kaj gxi nun estas unika en la mondo."
Kaj la rozoj estis tute konsternitaj.
"Vi estas belaj sed malplenaj," li da?rigis. "Oni ne povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus, ke mia propra rozo similas vin. Sed gxi sola pli gravas ol vi cxiuj, cxar gxi estas tiu, kiun mi akvumis. Cxar gxi estas tiu, kiun mi metis sub la klosxon. Cxar gxi estas tiu, kiun mi sxirmis per la ventsxirmilo. Cxar gxi estas tiu, kies ra?pojn mi mortigis (escepte de du a? tri farigxontaj papilioj). Cxar gxi estas tiu, kiun mi a?skultadis, kiam gxi plendadis a? fanfaronadis, a? ecx, iafoje, kiam gxi silentis. Cxar gxi estas mia rozo!"
Kaj li revenis al la vulpo:
"Adia?," li diris....
"Adia?," diris la vulpo. "Jen mia sekreto. Gxi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj."
"La esenco estas nevidebla per okuloj," ripetis la eta princo por memori.
"La homoj forgesis cxi tiun verajxon," diris la vulpo. "Sed vi ne forgesu gxin. Vi farigxas por cxiam respondeca por tio, kion vi malsovagxigis. Vi estas respondeca por via rozo..."
"Mi estas respondeca por mia rozo..." ripetis la eta princo por memori.
XXII
"BONAN TAGON!" diris la eta princo.
"Bonan tagon!" diris la relsxangxisto.
"Kion vi faras cxi tie?" demandis la eta princo.
"Mi apartigas vojagxantojn po kapoj da mil unuoj," diris la relsxangxisto. "Mi ekspedas, jen dekstren, jen maldekstren, la trajnojn, kiuj forportas ilin."
Kaj lumanta rapidvagonaro, mugxanta kiel fulmotondro, tremigis la budon de la relsxangxisto.
"Ili certe urgxigxas," diris la eta princo. "Kion ili sercxas?"
"Tion ne scias ecx la lokomotivestro," respondis la relsxangxisto.
Kaj en la inversa direkto mugxis dua lumanta rapidvagonaro.
"Cxu ili jam revenas?" demandids la eta princo.
"Ili ne estas la samaj," diris la relsxangxisto. "Temas pri intersxangxo."
"Cxu ili ne estis kontentaj tie, kie ili estis?"
"Oni neniam estas kontenta tie, kie oni estas," diris la relsxangxisto.
Kaj kiel fulmotondro mugxis tria lumanta rapidvagonaro.
"Cxu ili postsekvas la unuajn vagonarojn?" demandis la eta princo.
"Ili postsekvas nenion ajn," diris la relsxangxisto. "Ili tie dormas a? oscedas. Nur la infanoj platigas siajn nazojn sur la fenestroj."
"Nur la infanoj scias, kion ili sercxas," diris la eta princo. "Ili dedicxas tempon al pupo el cxifonoj, kaj gxi farigxas tre grava, kaj se oni forprenas gxin de ili, ili ploras..."
"Ili havas fortunon," diris la relsxangxisto.
XXIII
"BONAN TAGON!" diris la eta princo.
"Bonan tagon!" diris la vendisto.
Li estis vendisto de perfektigitaj piloloj, kiuj kvietigas soifon. Oni glutas ilin po unu cxiusemajne kaj oni ne plu sentas bezonon trinki.
"Kial vi vendas tiajn ajxojn?" demandis la eta princo.
"Estas grava temposxparo," diris la vendisto. "Ekspertoj faris kalkulojn. Oni sxparas kvindek tri minutojn cxiusenajne."
"Kaj kion oni faras per tiuj kvindek tri minutoj?"
"Oni faras per ili, kion vi volas..."
"Se mi havus kvindek tri minutoj por foruzi," diris la eta princo, "mi pasxus tute malrapide al fontano..."
La Eta Princo
XXIV
ESTIS la oka tago ekde mia paneo en la dezerto, kaj mi estis a?skultinta la rakonton pri la vendisto, trinkante la lastan guton de mia akvoprovizo:
"Ho," mi diris al la eta princo, "viaj memorajxoj ja estas beletaj, sed mi ankora? ne riparis mian aviadilon, mi havas nenion plu por trinki, kaj anka? mi estus felicxa, se mi povus pasxi tute malrapide al fontano!"
"Mia amiko la vulpo..." li diris al mi.
"Mia etulo, ne temas plu pri la vulpo!"
"Kial?"
"Cxar ni balda? mortos pro sojfo..."
Li ne komprenis mian rezonadon kaj respondis al mi:
"Estus bone, ke oni havis amikon, ecx se oni estas balda? mortonta. Mi estas tre kontenta, ke mi havis amikon vulpo..."
"Li ne taksas la dangxeron," mi pensis. "Li neniam malsatas, nek iam soifas. Iom da suno suficxas al li..."
Sed li rigardis min kaj respondis al mia penso:
"Anka? mi soifas... ni sercxu puton..."
Mi gestis lacece: "Estas sensence sercxi puton hazarde en la dezerta vastego." Tamen ni ekiris.
Post plurhora silenta marsxado, nokto falis kaj steloj eklumis. Mi vidis ilin kvaza? en songxo, iom febrante pro soifo. La vortoj de la eta princo dancis en mia memoro:
"Cxu do vi anka? soifas?" mi demandis lin. Sed li ne respondis al mia demando. Li simple diris:
"Akvo povas esti bona anka? por la koro..."
Mi ne kompenis lian respondon, sed mi silentis... mi bone sciis, ke neniel utilus demandi lin.
Li esti laca. Li sidigxis. Mi sidigxis apud li. Kaj post silento li da?rigis:
"La steloj estas belaj pro iu floro, kiun oni ne vidas..."
"Certe," mi respondis kaj sen paroli mi rigardis la faldojn de la sablo en la lunlumo.
"La dezerto estas bela..." li aldonis.
Kaj estis vere. Mi cxiam amis dezertojn. Oni sidigxas sur sablan ondon. Oni vidas nenion. Oni nenion a?das. Kaj tamen io radias en silento...
"Kio beligas dezerton," diris la eta princo, "estas, ke gxi ie kasxas puton..."
Mi miris subite kompreni tiun misteran radiadon de la sablo. Kiam mi estis knabeto, mi logxis en antikva domo, kaj legendo rakontis, ke trezoro tie estis profunde enfosigita. Kompreneble, neniam iu sciis malkovri gxin, eble ecx nek sercxis gxin. Sed gxi ensorcxis la tutan domon. Mia domo kasxis sekreton en la fundo de sia koro...
"Jes," mi diris al la eta princo, "cxu temas pri domo cxu pri steloj, cxu pri dezerto, kio faras ilian belecon, estas nevidebla!"
"Mi estas kontenta, ke vi samopinias kun mia vulpo," li diris.
Cxar la eta princo ekdormis, mi levis lin en miajn brakojn kaj denove ekiris. Mi estis emociata. Sxajnis al mi, ke mi portas fragilan trezoron. Ecx sxajnas al mi ke estas nenio pli fragila sur la Tero. Mi rigardis en la lunlumo tiun palan frunton, tiujn fermitajn okulojn, tiujn harbuklojn, kiuj tremetis en vento, kaj mi diris al mi: "Tio, kion mi vidas, estas nur la sxelo. Kio plej gravas, estas nevidebla..."
Cxar liaj duone malfermitaj lipoj ridetis, mi anka? diris al mi: "Kio tiom kortusxas min pri la dormanta princeto, estas lia fideleco al la floro, estas bildo de rozo, kiu radias interne de li kiel flamo de lampo, ecx kiam li dormas..." Kaj mi sentis, ke li estas ecx pli fragila. Oni ja devas sxirmi lampojn: ventblovo povas ilin estingi...
Kaj iranta, tagigxe mi malkovris la puton.
XXV
"HOMOJ," diris la eta princo, "ensxtopas sin en rapidvagonarojn, sed ili ne plu scias, kion ili sercxas. Tiam ili agitigxas kaj rondiras..."
Kaj li aldonis:
"Ne indas..."
La puto, kiun ni atingis, ne similis al saharaj putoj. Saharaj putoj estas nuraj truoj fositaj en la sablo. Tiu cxi similis al vilagxa puto. Sed tie estis neniu vilagxo, kaj mi pensis, ke mi nur songxas.
"Estas strange," mi diris al la eta princo, "cio estas preta: pulio, sitelo kaj sxnuro..."
Li ridis, tusxis la sxnuron, ludigis la pulion. Kaj la pulio knaris kiel malnova ventoflago, kiam vento longe dormis.
"Cxu vi a?das?" diris la eta princo," ni jxus vekis tiun puton, kaj gxi kantas..."
La Eta Princo
Mi ne volis ke li strecxigxu:
"Lasu min fari," mi diris, "tio tro pezas por vi."
Malrapide mi suprentiris la sitelon gxis la rando de la puto. Tie mi tute stabligis gxin. En miaj oreloj da?re sonis la kanto de la pulio, kaj en la ankora? tremanta akvo mi vidis tremetantan sunon.
"Mi sojfas tiun cxi akvon," diris la eta princo, "donu al mi por trinki!..."
Kaj mi komprenis, kion li sercxis.
Mi levis la sitelon gxis liaj lipoj. Trinkante li fermis siajn okulojn. Tio estis dolcxa kiel festo. Tiu akvo ja estis io alia ol nura nutrajxo. Gxi estis naskita el vojirado sub steloj, el kanto de pulio, el strecxo de miaj brakoj. Gxi estis por la koro bona kiel donaco. Kiam mi estis knabeto, la lumo de la Kristarbo, la muziko de la meznokta meso kaj la dolcxeco de la ridetoj, same donis radiadon al la Kristnaska donaco, kiun mi ricevis.
"Homoj cxe vi kulturas kvin mil rozojn en unu gxardeno," diris la eta princo, " ...kaj tamen ili tie ne trovas, kion ili sercxas."
"Ili ne trovas tion," mi respondis.
"Kaj ja ili povus trovi, kion ili sercxas, en unu sola rozo a? en iom da akvo..."
"Certe," mi respondis.
Kaj la eta princo aldonis:
"Sed la okuloj estas blindaj, necesas sercxi per la koro."
Mi estis trinkinta. Mi spiris bone. Tagigxe la cxielo estis mielkolora. Mi felicxis anka? pro tiu miela koloro. Kial do mi eksentis angoron?
"Necesas, ke vi plenumu vian promeson," dolcxe diris al mi la eta princo, kiu denove sidigxis apud mi.
"Kiun promeson?"
"Vi scias... busxumon por mia sxafeto... mi estas respondeca pri tiu floro!"
Mi elposxigis miajn skizojn. La eta princo ekvidis ilin kaj diris ridante:
"Viaj baobaboj iom similas al brasikoj..."
"Ho!"
Mi, tiel multe fiera pro miaj baobab-desegnoj!
"Pri via vulpo... la oreloj iom simila al kornoj... kaj estas tro longaj!"
Kaj li denove ridis.
"Vi estas maljusta, etulo, mi nenion sciis desegni krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj."
"Ho, tio ta?gos," li diris, "la infanoj scias."
Do mi desegnis busxumon. Kaj, donante gxin al li, mi sentis korpremon:
"Vi havas projekton, kiun mi ne konas..."
"Sciu, ke morga? estos la datreveno de mia falo sur la Teron..."
Kaj post silento li diris ankora?:
"Mi falis proksime de cxi tie..."
Kaj li rugxigxis.
Denove, ne komprenante kial, mi sentis strangan ankoron. Tamen demando venis en mian menson:
"Do, ne estis hazardo, ke vi promenis tute sola, mil mejlojn malproksime de cxiuj enlogxigitaj landoj, tiam matene anta? ok tagoj, kiam mi konatigxis kun vi. Cxu vi tiam estis reiranta direkte al via falpunkto?"
La eta princo denove rugxigxis.
Kaj hezite mi aldonis:
"Eble pro la datreveno?"
La eta princo refoje rugxigxis. Li neniam respondis al demandoj, sed kiam oni rugxigxas, tio signifas "jes", cxu ne?
"Ha!" mi diris al li, "mi timas..."
Sed li respondis al mi:
"Nun vi devas labori. Vi devas reiri al via masxino. Mi atendos vin cxi tie. Revenu morga? vespere!..."
XXVI
APUD la puto estis ruino de malnova sxtona muro. Kiam la sekvantan tagon vespere mi revenis de mia laboro, mi ekvidis de malproksime mian etan princon sidantan tie supre, kun kruroj pendantaj. Kaj mi a?dis lin paroli:
"Cxu vi do ne memoras pri tio? Tio estis ne gxuste cxi tie!"
Alia vocxo sendube respondis al li, cxar li kontra?diris:
"Jes ja! Jes ja! Ja estas la tago, sed cxi tie ne estas la loko..."
Mi plue iris direkte al la muro. Mi ankora? neniun vidis, nek a?dis. Tamen la eta princo denove respondis:
"... Certe. Vi vidos, kie trovixas sur la sablo la komenco de miaj piedsignoj. Nur tie atendu min. Mi estos tie cxi-nokte."
Mi estis je dudek metroj de la muro kaj mi ja ankora? nenion vidis.
Post silenta momento la eta princo da?rigis:
"Cxu vi havas bonan venenon? Cxu vi estas certa, ke vi ne longe suferigos min?
Mi haltis korpremite, sed mi ankora? ne komprenis.
"Nun foriru!" li diris... "Mi volas reiri malsupren!"
Tiam mi mem ekrigardis la piedon de la muro kaj mi eksaltis! Tie estis, levixanta kontra? la eta princo, unu el tiuj flavaj serpentoj, kiuj ekzekutas vin en tridek sekundoj. Penante elposxigi mian revolveron, mi ekkuris, sed, a?dante la bruon, la serpento lasis sin malrapide glitfali en la sablon kiel malaperanta fonto kaj, ne tro rapide, trasxovigxis kun metala susuro inter sxtonoj.
La Eta Princo
Mi alkuris la muron gxustatempe por kapti en brakumon mian princan etulon tiel palan, kiel negxo.
"Kia afero! Nun vi parolas kun serpentoj!"
Mi demetis lian cxiaman orkoloran fulardon. Mi malsekigis liajn tempiojn kaj mi trinkigis lin. Kaj tiam mi nenion plu kuragxis demandi lin. Li rigardis min grave kaj brakumis mian kolon. Mi sentis lian koron bati kiel koreto de pafita, mortanta birdeto. Li diris al mi:
"Mi estas kontenta, ke vi trovis tion, kio mankis al via masxino. Vi povos reiri hejmen..."
"Kiel vi scias tion?"
Mi ja venis por anonci al li, ke malgra? cxiuj miaj malesperoj mi sukcesis mian laboron!
Li nenion respondis al mia demando, sed aldonis:
"Anka? mi hodia? reiros hejmen..."
Kaj melankolie:
"Estas multe pli malproksime... multe pli malfacile..."
Mi sentis, ke io eksterordinara okazas. Mi premis lin en miaj brakoj kiel infaneton, kaj tamen sxajnis al mi, ke li glitas suben en abismon kaj mi ne povas fari ion ajn por lin reteni...
Lia rigardo estis serioza, perdigxanta en malproksimecon.
"Mi havas vian sxafeton. Kaj mi havas la keston por la sxafeto. Kaj anka? la busxumon..."
Kaj li malgaje ridetis.
Mi longe atendis. Mi sentis, ke li iom post iom revigligxas.
"Vi timis, etulo..."
Li timis, kompreneble! Sed li dolcxe ridis:
"Mi anka? pli multe timos hodia? vespere..."
Denove mi sentis min frosta pro la konscio de io nekompensebla. Kaj mi komprenis, ke mi ne povas ecx pensi, ke mi neniam plu a?dos tiun ridon. Gxi estis por mi kvaza? fonteto en dezerto.
"Etulo, mi ankora? volas a?di vin ridi..."
Sed li diris al mi:
"Tiun cxi nokto unu jaro estas pasinta. Mia stelo trovigxas super la loko, kien mi falis lastan jaron..."
"Etulo, cxi tiu afero pri serpento kaj rendevuo kaj stelo estas malbona songxo, cxu ne?"
Sed li ne respondis al mia demando. Li diris:
"Kio estas grava, tio ne videblas..."
"Certe..."
"Estas kiel pri tiu floro. Se vi amas floron, kiu trovigxas sur iu stelo, placxas al vi rigardi la cxielon dumnokte. Cxiuj steloj estas florumitaj..."
"Certe..."
"Estas same kiel pri akvo. Tiu, kiun vi donis al mi por trinki, estis kvaza? muziko pro la pulio kaj la sxnuro... Vi memoras... gxi estis bongusta."
"Certe..."
"Nokte vi rigardos stelojn. La mia estas tro eta, por ke mi povu montri gxin al vi. Estas pli bone tiel. Mia stelo estos por vi unu el la steloj. Tial vi sxatos rigardi cxiujn stelojn... Ili cxiuj estos viaj amikoj. Kaj krome mi donos al vi donacon..."
Li denove ridis.
"Ha, etulo, etulo, mi amas a?di vian ridon!"
"Gxuste gxi estos mia donaco... estos kiel pri tiu akvo."
"Kion vi volas diri?"
"Homoj havas stelojn, kiuj ne estas samaj. Por tiuj, kiuj vojagxas, steloj estas gvidantoj. Por aliaj ili estas nur malgrandaj lumoj. Por aliaj, kiuj estas sciencistoj, ili estas problemoj. Por mia negocisto ili estis oro. Sed cxiuj tiuj steloj silentas. Vi mem havos stelojn, kiajn neniu alia havas..."
"Kion vi volas diri?"
"Kiam vi rigardos la cxielon dumnokte, cxar mi logxos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvaza? cxiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi!"
Kaj li denove ridis.
"Post kiam vi konsoligxos (oni cxiam konsoligxas), vi estos kontenta, ke vi min konis. Vi cxiam estos mia amiko. Vi deziros ridi kun mi. Kaj foje jen vi malfermos fenestron nur pro plezuro... Kaj viaj amikoj miros vidi, ke vi ridas rigardante la cxielon. Tiam vi diros al ili: "Jes, la steloj cxiam ridigas min! Kaj ili opinios, ke vi frenezas. Kaj vi pensos, ke mi faris por vi suficxe acxan sxercon..."
Kaj li da?re ridis.
"Estos kvaza?, anstata? stelojn, mi donus al vi amason da tintiletoj, kiuj kapablas ridi..."
Kaj li denove ridis. Poste li seriozigxis:
"Pri tiu nokto... sciu... Ne venu!"
"Mi ne forlasos vin!"
"Mi aspektos kvaza? sentanta doloron, kvaza? mortanta. Estas tiel. Ne venu por vidi tion, ne indas..."
"Mi ne forlasos vin!"
Sed tio zorgigis lin:
"Mi diras tion al vi... anka? pro la serpento. Nepre necesas, ke gxi ne mordu vin!... Serpentoj ja estas malicaj... Ili povas mordi pro sia plezuro..."
"Mi ne forlasos vin..."
Tamen io maltrankviligis lin:
"Estas vere, ke ili ne havas plu venenon por mordi duafoje."
La Eta Princo
Tiunokte mi ne vidis lin ekvojiri. Li forkuris senbrue. Kiam mi sukcesis atingi lin, li estis iranta decideme per rapidaj pasxoj. Li nur diris al mi:
"Ha, vi estas cxi tie..."
Kaj li prenis mian manon. Sed li denove maltrankviligxis:
"Vi ne faras bone. Vi afliktigxos. Mi sxajnos morta kaj tio ne estos vero..."
Mi mem silentis.
"Komprenu... Estas tro malproksime. Mi ne povas forporti tiun cxi korpon. Gxi estas tro peza."
Mi mem silentis.
"Sed gxi estos kiel malnova forlasita sxelo. Malnovaj sxeloj ne estas malgajiga afero..."
Mi mem silentis.
Li iom senkuragxigxis. Sed ankora? strecxis siajn fortojn:
"Nu! Estos cxarme. Anka? mi rigardos la stelojn. Cxiuj steloj estos putoj kun rustika pulioj. Cxiuj steloj versxos al mi por trinki..."
Mi mem silentis.
Estos tiel amuze! Vi havos kvincent milionojn da tintiletoj, mi havos kvincent milionojn da fontoj..."
Kaj li anka? eksilentis, cxar li ploris...
"Cxi tie. Lasu min pasxi sola!"
Kaj li sidigxis, car li timis.
La Eta Princo
Li diris anka?:
"Vi scias... pri mia floro... mi estas respondeca. Kaj gxi estas tiel malforta! Kaj tiel naiva! Gxi havas nur kvar etajn dornetojn por sin defendi kontra? la mondo..."
Mi mem sidigxis, cxar mi ne plu povis teni min starante. Li diris:
"Do... tio esta cxio..."
Li ankora? iom hezitis, poste levigxis. Li pasxis unu pasxon. Mi ne kapablis movigxi.
Nur io flava fulmis apud lia maleolo. Li restis senmova un momenton. Li ne kriis. Li falis malrapide, kiel forhakita arbo. Tio ecx faris neniun bruon - pro la sablo.
XXVII
KAJ NUN, kompreneble, jam pasis ses jaroj... Mi ankora? neniam rakontis tiun cxi historion. La kamaradoj, kiuj revidis min, estis ja kontentaj revidi min vivanta. Mi estis malgaja, sed mi diris al ili: "Ja pro lacigxo..."
Nun mi konsoligxis iom, verdire... ne tute. Sed mi ja scias, ke li revenis sur nian planedon, cxar cxe tagigxo mi ne retrovis lian korpon. Gxi ne estis tre peza korpo... Kaj mi sxatas dumnokte a?skulti stelojn. Tio estas kvaza? tintus kvincent milionoj da tintiletoj...
Sed tamen io ne estas en ordo. Mi forgesis aldoni rimenon al la busxumo, kiun mi desegnis por la eta princo! Li certe neniam povis ligi gxin al la sxafeto. Do, mi demandadas min: "Kio okazis sur lia planedo? Eble la sxafeto mangxis la floron..."
Foje mi diras al mi: "Certe ne! La eta princo enfermas sian floron cxiunokte sub gxia vitra klosxo kaj li bone vartas sian sxafeton..." Tiam mi estas felicxa. Kaj cxiuj steloj dolcxe ridadas.
La Eta Princo
Alifoje mi diras al mi: "Oni iam estas senatenta, kaj tio suficxas! Iuvespere li forgesis la vitran klosxon, a? dumnokte la sxafeto eliris senbrue..." Tiam cxiuj tintiletoj aliformigxas en larmojn!...
Jen estas tre granda mistero. Por vi, kiuj ankora? amas la etan princon, same kiel por mi, nenio en la universo estas sama, se ie ajn - oni ne scias kie - sxafeto, kiun oni ne konas, mangxis a? ne mangxis rozon...
Rigardu la cxielon! Demandu vin: cxu, jes a? ne, la sxafeto mangxis la floron? Kaj vi vidos, kiel tiam cxio estas alia...
Kaj neniu grandpersono iam ajn komprenos, ke tio tiel gravas!
Tio cxi estas por mi la plej bela kaj la plej malgaja pejzagxo en la mondo. Gxi estas la sama pejzagxo, kiel la anta?a, sed mi desegnis gxin ankora? unu fojon, por bone montri gxin al vi. Tie cxi la eta princo aperis sur la tero... kaj malaperis.
Atente rigardu tiun pejzagxon, por esti certaj, ke vi rekonos gxin, se vi iam vojagxos en Afriko, en la dezerto. Kaj, se iam okazos al vi trapasi tie, ne rapidu - mi petas vin! - atendu iom, gxuste sub la stelo! Se tiam infano venos al vi, se li ridos, se li havos orkolorajn harojn, se li ne respondos, kiam oni demandos lin, vi ja divenos, kiu li estas. Tiam estu bonaj! Ne lasu min tiel malgaja: rapide skribu al mi, ke li revenis...
La Eta Princo
Tvé hlasování: Žádná Průměr: 4.6 (9 hlasů)